Palladas
KVIN EPIGRAMOJ
1.

Multo estas inter randoj de l' kaliko kaj de la lipoj.

2.


Ĉiu ajn virin' amaras, sole du horojn dolĉajn donas:
      en la nokto de la nupto, en la tago de sia mort'.

3.


Kiel Niobe kaj Daphne rolis Memphis en la teatro,
      estis ligna kiel Daphne, ŝtona kiel mem Niobe.

4.


Eros estas via filo, Afrodita via edzino,
      ne mirinde do, Hefajsto, ke vi lamas per la pied'.

5.


Kiun per virin' malbela plagis lia malfeliĉ',
      vane ekbruligas lampon, nur tenebron vidas li.